Andy Palacio
Aspekto
Andy Palacio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1960 en Belizo |
Morto | 19-an de januaro 2008 (47-jaraĝa) en Belizurbo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Ŝtataneco | Belizo |
Okupo | |
Okupo | muzikisto komponisto |
Andy Palacio (n. en 1960 - m. la 19-an de januaro 2008 en Belizurbo[1]) estis beliza kantverkisto kaj muzikisto. Li apartenis al la garifuna popolo kaj grave kontribuis al la revivigo de ĝia muzika tradicio. Palacio laboris por la konservado de la garifuna lingvo. Li interalie publikigis albumon kun la Garifuna Collective en 2007. Tiu albumo sukcesis en furorlistoj tra la mondo. Li estis akceptita en la Ordeno de Multmerita Servo en 2007 kaj samjare li estis nomumita de UNESKO Artisto por Paco.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Andy Palacio, Who Saved Garifuna Music, Dies at 47, The New York Times. la 21-an de januaro 2008.